Mesagho de Maria

Vespere che la monitoro
en reto mi dejhore pendas.
Poemon mildan kun bonkoro
al mi Maria charma sendas.



Kaj flugas mi sur la magia
tapisho al miragha lando
kaj tie florojn al Maria
mi plektas en fascina kanto.

Ghardenon ravan mi trairas,
sekvante pashojn de l' gazelo,
kaj  enamighe pli admiras
fabelojn sub la luna helo...

Kaj novan trovas mi mesaghon -
respondon koran de Maria -
kaj audas la profetan saghon
en la letero poezia.

Kaj kiel pregho el Korano,
sur miaj lipoj brulas arde
kromteksto sankta, de la amo
teksita en literojn arte.

Al miaj fratoj-saracenoj
mi devas iri kun admono,
ke ne koleron kaj malbenojn,
sed amon semu chiu homo.

(gafur gazizi: 30 jan. 2011)

http://www.ipernity.com/blog/138085/306022


Рецензии