Alian mondon
min ligas fadeno de sento tenera
kaj kuras lau ghi el la koro infana
kurento de mia animo sincera.
Mi skribas al vi la leteron kun ghojo,
ne nur por saluti vin per bona vorto,
sed por inter ni estu chiam la vojo
sur ponto liganta la bordon kun bordo.
Mi volas ke nin en la mondo sensenta
kunigu parolo de l' koro al koro.
Ne venu al ni la soleco turmenta,
ne ronghu estinta au nova doloro...
Kun vi, mia kara amiko lontana,
deziras mi loghi la mondon unikan,
kreitan de mia imago infana,
kaj ghui en ghi la felichon amikan.
(gafur gazizi: marto 1989)
Свидетельство о публикации №111012302352