Nebezonato
malshaltis la someron.
Autuno eksplodis
invade
kun plumba trupo, grizchiela,
diskrachanta glacian malvarmon.
Trempite
en likva obskuro kaj nigra pluvo,
mi tremas
pro la frosta kon-stato
ke jam chiuj
forlasis kaj forgesis
min.
Solas
la homo kiu hele revis
pri la nova homaro
kaj vera amo.
Oni lin forjhetis,
nebezonatan
ajhon
en la rubujon!
La chielo, kruele
kun fridsanga policista rigoro
kaj rigida mieno
estingis la lumon
por malriveli
la solulon, tristan
okulfrape ...
Kushas povra trampo
sur la kota tero,
kushas kaj ploras,
chirkau li puloj kichas
cirkachon
en la kotkacho ...
Meze de julio, lin
forpasis
la somero!
(2008)
Свидетельство о публикации №111012301759