Unua amo
pri tarda somera vespero:
plaud-reme boato forglitas
lau flua lun-glaca rivero...
La mondo nur flustre susuras
kaj sonas ari’ najtingala.
Mallumo apude vulturas.
Sternighas aromo florvala.
Salutas la fluon karese
salikoj en muta sinklino,
boato balanca kompleze
min portas kun blonda knabino.
Al ni palpebrumas la steloj
kaj falas je signo felicha,
simile al oraj moneroj,
jhetataj en fest’ geedzigha.
Sed rava belec’ de l’ naturo
en brulaj okuloj jam dronas.
Nur varma brakum’ en obskuro
pri nia ekzisto simptomas.
Vertigho pro kisoj pasiaj
nebule konscion vualas.
Anhele spirantaj, ebriaj,
ni kvazau el l’ mondo elfalas...
Dum noktoj mi ofte revidas
la songhon el mia ekamo.
Memoro min tiel incitas,
brulvundas dolore per flamo.
(1987)
Свидетельство о публикации №111012207578