Pri kreado

Denove min alvokas la mistera
desurchiela lauta voch’.
Denove en la kapo sentolera
svagas malordo kaj diboch’.

Denove kelkajn tagojn mi suferas,
forgesas kaj ignoras min,
kaj ree en kurbigho min oferas
al serchoj de l’ plej vera rim’.

Kaj jen, mi softe falas en silenton,
forfluas lautaj bildoj kun admir’...
Restas papero!
ghi ne vekas senton,
nek rememoron, spertan de l’ inspir’.

Kaj poste, kun malshato au kun ploro
relegas mi la versojn el la foro.

(1989)


Рецензии