Vizagho virina

Mi konas vizaghon,
ghi, plena de charmo,
bonkoron kaj saghon
radias kun varmo.

Se trista mi estas,
ghi pelas angoron
kaj milde sugestas
reghojan humoron.

Sed foje okazas:
ghi pautas amare,
se iom mi lasas
min agi erare.

Mi bone vin konas,
vizagho plej klara.
Mi chiam plibonas
kun vi, mia kara.

(2004)


Рецензии