Nokto kaj poeto
de lascive osceda intimo
kaj per flustra konspir'
min delogas al lito-inklino.
Nokto venis al mi,
kaj en varman ripozon entrenas.
Sed mi dormi en chi
tarda horo ech tute ne emas.
Nokto - ruza virin’,
volvas min per tenaca tenebro.
“Lasu nur kisi vin!“ –
min karesas insida tenero.
Nokto, iru vi for
kaj per mola kuseno ne logu!
Min atendas labor’!
Al aliu volupti provoku!
Nokto - puta amor' -,
portu for de mi tedan dormemon!
Devas mi ghis auror’
krei novan, plibelan poemon.
(2006)
Свидетельство о публикации №111012207214