Blanka Spaco

Shutas sin la negho - lanta blanka pluv' -
kovras tutan mondon per kotona puf',
de lanugaj flokoj en la neghobal'
shutas sin fabelo super la real'.

En l' oreloj flutas valsa melodi',
malrapide dronas en ekdormo mi,
tushetanta songho kisas per kares',
volvas min per mola paco kaj forges'.

Sur enkorta auto vata litkovril'
la mashinon tenas en medit-trankvil',
kaj ne vokas vojo al vojagha vent'.
La animon lulas la medi-silent'.

Ne ekzistas tondroj, pafoj kaj mizer',
regas nur la frosto sur la tuta ter'...
Marshas la sorchulo, bondezira gast',
shutas li donacojn de  la blanka vast'.

(gafur gazizi: 26. dec. 2010)


Рецензии