La negxero
Dancante bele antaux mi.
Forgesis tute mi someron
Kaj ecx ne volas pensi pri.
De la cxielo sur la teron
Mallonga estas gxia fal’
Gxis unuiganta malapero
En la grandega blanka val’.
Ne estas rekta gxia vojo,
Sxangxata per malvarma vent’.
En mi naskigxas ega gxojo
Kaj iu nedirebla sent’.
La flugon finas la negxero,
Nur er’ de l’vintra soldatar’.
Kovrajxo kreskas sur la tero
Kun blankaj ondoj, kvazaux mar’.
16.01.2010
Свидетельство о публикации №110011708758
Estas bone, ke al tiu retpagxaro venas e-istoj.
Iuj momentoj:
Post "de" akuzativo ne necesas.
En tria strofo - cxu estas vojo blovata?
"ero de militaro" - hm..
Александр Стефан 18.04.2010 13:50 Заявить о нарушении
Ili helpos al mi, cxar mi estas nur komencanto.
Cxu nun la versajxo estas pli bona?
Сергей Лысенков 23.04.2010 19:04 Заявить о нарушении
"Kaj ia nedirebla sent’" - mi pensas, ke pli bone estus: "iu nedirebla".
Александр Стефан 23.04.2010 19:27 Заявить о нарушении