Malhela flanko de la Esperanto
En la cxielo,
Gxi glimas brile,
Kiel lumilo,
Sur landon puran,
Esperantujon.
Logxantoj estas
Tre malfermitaj,
Pacemaj, bonaj,
Kvazaux ikonoj.
Kaj cxu vi pensas:
"Sennuba estas
Tie la cxielo
Kun tiu stelo!"?
Ho! Eraranta
Amiko mia!
La Esperanto
Estas pli mira!
Estas kinarto,
Kiel Esperanto.
Tiel diris Toro,
La regxisoro.
"Incubus" estis
L'unua filmo.
En rigardantoj
Naskigxis timo!
Ecx policanoj
En Japanio
Nun devos lerni
Vortaron nian.
Anekdotaro
Ne por infanoj
Min helpis rompi
Obstinajn barojn.
Sekretaj versoj
De Peter iu
Enigxas cxiam
Antologiojn
Krio de Morto
Sonas tre forte.
Hardkormuziko
Disigas brikon.
Kantisto nova
De Mahxnovsxcxino
Nun uzas lingvon
Internacian!
Ol stalinismo
Kaj ol fasxismo,
Pli grava ismo
Estas "Picxismo"!
Malhela flanko
De l'Esperanto.
La verda lando
Obskurigxanta!
Свидетельство о публикации №109081302468
Александр Стефан 23.04.2010 19:30 Заявить о нарушении
Oni jam diris al mi pri aborta rimo - "La negxero" estas mia provo fari versajxon kun neabortaj rimoj.
Сергей Лысенков 23.04.2010 22:46 Заявить о нарушении