Enspiris kaj elspiris trajno

Enspiris kaj elspiris trajno,
Kaj grince startis fera cxaro.
Antauxe fore reloj sxajne
Kunigxas. Gxis revido, kara.
Gxis nova vivo kaj renkonto,
Gxis estonteco nebulega.
Disigas nin de vivo ondoj
Pro nia am' kaj niaj pekoj.
Kaj kiu scias, kie, kiam
Denove nin gxoigоs sorto?
Do gxis revido, kara mia.
Ne ploru, cxio estos orde.
Ja mi kaj vi, ni kune estis.
Kaj tio jam suficxe multe.
Ja  rememoroj niaj restos.
Foriras trajno tro testude.
Sukcesas dume mi rimarki 
Sur via vang' argxentajn larmojn
Ne ploru -  baldaux, mia cxarma,
Kunigxos ni sub cxielarko.


Рецензии
Estas agrabla verso.
Mi ech imagis la vaporlokomotivon, kiu spirante kaj veturontas testude al la loko kie kunighas la reloj kaj amo.

PS Mi konsilus al vi skribi chi tie h-sisteme.

Максим Гишин   08.07.2009 10:43     Заявить о нарушении
Dankon
Sed kial h-sisteme?
(Certe, gxis nun tio por mi ne tre gravas, sed eble mi ankorauh :} ne scias, ke tio estas grava afero)

Карапетьян Рустам   08.07.2009 11:40   Заявить о нарушении