Trans fenestro forkuras...
La pagharo ne subtenas Unikodon, tial mi uzas la h-sistemon (originale verkita en Esperanto).
al L...
Trans fenestro forkuras vilaghoj, herbejoj kaj arboj,
Kaj kolore plej buntas che suna subir' firmament'...
Nin kunligis hierau volupta impet' de du karnoj,
Kaj hodiau min ligas al vi iu svaga kor-sent'...
Vi hierau min prenis, kaj premis, kaj manis sen timo,
Kunplektitis la korpoj, premighis ni bushon al bush'...
Sed hodiau vi kvazau bruligas min jam en la sino,
Karesante la koron per softa kaj milda lip-tush'...
26.06.05
Свидетельство о публикации №108110600942