Mi volis renkonti la lunon...
La pagharo ne subtenas Unikodon, tial mi uzas la h-sistemon (originale verkita en Esperanto).
Mi volis renkonti la lunon
Sur la surfac' de l' rivero,
Do venis vespere al ponto...
La nokt' estis hela, superba,
Mi staris kaj trinkis la vinon,
Pensante pri vi, mia kara...
Mi volis renkonti la lunon,
Sed ghi restis post mia dorso...
Mi ech kalkuli sukcesis:
Se stari ankorau du horojn,
Do la luno neprege aperos
Sur l' rivera rigida surfaco...
Mi poeton Li Bo rememoris,
Ankau mi, eble, saltus riveren,
Se mi vin, krom la lunon, ne havus...
Ankau vi eble spektas la lunon,
Ankau vi, eble kredas je io
Nekredebla, mistera, enigma...
Luno pigris kaj tute ne hastis,
Mi fallasis l' botelon malplenan
Kaj en nokton sen spur' malaperis...
29.01.02
* Lau la legendo la china poeto Li Bo pereis, penante kisi la respegulon de la luno sur la mara surfaco.
Свидетельство о публикации №108110600928