Lulkanto

Сайт не поддерживает Уникод, поэтому использую h-систему (стихотворение написано на языке эсперанто).
La pagharo ne subtenas Unikodon, tial mi uzas la h-sistemon (originale verkita en Esperanto).

       al I. F.
La chielon regas stela malproksimo,
Endormigas luna magi'...
Dormu do trankvile, kaj nenion timu,
Mi ja nokte preghas pri vi...

Dum mateno foras, kial do rapidi,
Ghuu songhojn dum nokt-ebri',
Ja nenio mava povas vin insidi,
Char mi nokte preghas pri vi...

Morgau post vekigho kaptos vin felicho
Kaj ne trafos io ali',
Venos bona tempo, je la ghojo richa
Char mi chiam preghas pri vi...

Dormu, mia kara, flugu songhpilgrime,
Dum ne vekis vin sun-radi',
Dormu do trankvile, kaj nenion timu,
Mi ja nokte preghas pri vi...
       03.02.2002


Рецензии