La diablina meso Vadim Stepancov

Sinkis nokto sur la tero,
Kaj malantaux muro granda
Pace dormas la princino
Sub fidinda mia gardo.

El la putra subterajxo
Novolune mi levigxas,
Kaj la feston ni komencas -
Elfoj, troloj kaj sorcxistoj

Refreno:
 Dum en la kastelo alta
 Dauxras meso diablina,
 Kune ni, princino mia
 Kune ni, princino mia
 Mi amas vin, princino mia!

Unun fojon en monato
Povas mi kun amo esti,
Al angelo kaj diablo
Mi malhelpas vin ofendi.

Miaj malbenitaj ostoj
Tentojn de la am' depelas,
De spiritoj kaj dajmonoj
Vian dormon mi defendas

 Refreno

Nur en nokto malhelega
Sin karnizas la ostaro,
Kaj la amsenintelekton
Penas venki mi, sed vane!

Venas mi al dormoloko,
Kaj ektusxas vian manon.
Antauxlonge kantis kokoj,
Adiauxas mi kun amo.


Рецензии