Flugiloj

(kanto)
(traduko de ruslingva originalo de Eŭgeno Malkov)

La flugilojn havas | muŝo kaj birdeto, _______ Am Dm | Em Am
Kaj flugadas ili | en la blu-altec'. ___________ A7 Dm | G  C
Sed naskiĝis homo | eĉ sen flugileto, ____ \ 2f_ A7 Dm | G7 C
Kaj flugadas homo | nur per sonĝ-revec'._ /___ Dm Am | Em Am

Kiel la naturo  al l' homar' ne justas,
Kiel malfeliĉa  estas homa voj'.
Per rigard' desupre  ĉio tera ĝustas,
Sed l' ĉielon vidi  - malfacila ĝoj'.

Strebas ni ĉielen,  kiel kiu povas,
Kaj libere ŝvebas  en lazur-revar'.
Sed flugilojn havi  - brakoj nin ne donas,
Ne kovriĝas ial  brakoj per plumar'.

Sed se ni imagos,  ke elpensis iu,
Iu tre saĝema  kiel flugu ni...
Homoj scipoviĝis,  kaj flugadas ĉiu.
Manĝi, dormi povas  dum flugado vi.

Jen bonege estus!  La homaro vidas,
Ke desur l' ĉielo  belas nia mond'.
Nuboj, konsistantaj  el lanugo, ridas,
Logas nin al mola  kusenega rond'.

Se vi tutliberas  de ŝarĝaĉo tera,
Do dum korpflugado  flgas supren pens'.
Do pensado estas  versa kaj libera,
Barojn ne renkontos  viaj kor' kaj mens'.

Iĝus ni aliaj  korpe kaj anime,
Ĉiujn terajn timojn  neniigus hom'.
Amus ni pli pure,  amus pli esprime,
Kaj problem' ne irus  al Amora dom'.

Kiel do domaĝe,  ke flugiloj mankas,
Ke flugadas homoj  nur per sonĝ-revec'.
La ĉielon homoj  pri atendo dankas,
Kaj esperas flugi  en la blu-altec'.


Рецензии